Super Mario Bros. (NES)
Traduko al Esperanto v1.1 (23/09/2022)

ENKONDUKO
---------
Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Super Mario
Bros, videoludo por la Nintendo Entertainment System. La
retpaĝo por la projekto estas

    http://github.com/tboronczyk/supermariobros

PRISKRIBO DE LUDO
-----------------
Iam, invadis tribo de testudoj, famaj pro sia nigra magio,
la reĝlandon de paca funga popolo. La kvietaj kaj pacemaj
fungoj estis ĉiuj transformitaj en ŝtonojn, brikojn, kaj
kampajn plantojn, kaj tiel la reĝlando disfalis en ruinojn.

Nur Princino Peach (Persiko) povas dissolvi la sorĉaĵon de
la fungoj kaj renovigi la reglandon. Bedaŭrinde, ŝi estas
kaptita de Kupa, reĝo de la testuda tribo.

Aŭdinte pri la sorto de la funga popolo, Mario ekiris por
venki la testudan tribon, liberigi la princinon, kaj
rekonstrui la kadukan reĝlandon.

Vi rolas kiel Mario. Nur vi povas trapasi ĉi tiun aventuron
kaj savi la fungan reĝlandon!

INFORMOJ PRI ROM
----------------
Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Super Mario
Bros. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas,
povas esti pirateco.

    Super Mario Bros. (World).nes
    MD5: 811b027eaf99c2def7b933c5208636de
    CRC32: 3337ec46

HISTORIO
--------
v1.0    26/01/2022
 - Unua eldono

v1.1    23/09/2022
 - Uzas frazon "bonvenon al varp-zono"
 - Ĝustigis eraron en skatol-arto

KONTRIBUANTOJ
-------------
Timoteo BORONCZYK/bluephoenix
 - Tradukado, programado

Zerbie HYNSON/Terpomo11
 - Traduka konsultisto

